Aŭtunaj tagoj 10/03/2009
La vetero hodiaŭ estas treege aŭtuna: ventoj, ekpluvoj, eksunoj; tamen, relative milde. Vento estas unu el la simboloj de la Nova Testamento. Memoru la ŝtormon sor lago Galileo, ekzemple. Jesuo trankvigis la maron, sed - eble pli grave - trankviligis la korojn de siaj disĉiploj. Alia kvalito de la vento estas nevidebleco; mi ne vidas ĝin, sed vidas la rezultojn. Tiel estas la Sankta Sprito. Etimologie estas ligo inter Spirito kaj vento en la hebrea kaj la greka. Advento jam estas sur la horizonto; sed ni ankoraŭ estas en la tagoj de la Spirito! |
RSS Feed