Aŭtunaj tagoj 10/03/2009
 
La vetero hodiaŭ estas treege aŭtuna: ventoj, ekpluvoj, eksunoj; tamen, relative milde.

Vento estas unu el la simboloj de la Nova Testamento. Memoru la ŝtormon sor lago Galileo, ekzemple. Jesuo trankvigis la maron, sed - eble pli grave - trankviligis la korojn de siaj disĉiploj.

Alia kvalito de la vento estas nevidebleco; mi ne vidas ĝin, sed vidas la rezultojn.

Tiel estas la Sankta Sprito. Etimologie estas ligo inter Spirito kaj vento en la hebrea kaj la greka.

Advento jam estas sur la horizonto; sed ni ankoraŭ estas en la tagoj de la Spirito!
 
Ekumena Kongreso 08/16/2009
 
La Ekumena Kongreso en Vroclavo, Pollando,  estis rimarkinda sperto. La atmosfero estis pacoplena spirite kaj fizike, ĉar la katedral-kvartalo estas oazo de trankvilo. La urbo mem estas vere vizitinda; kaj dum la kongreso Diservoj diversaj okazis en variaj preĝejoj. La prelegoj estis interesaj; kelkaj inspiraj. Oni renkontis malnovajn amikojn kaj eltrovis novajn. La muzika dimensio estis forta; kaj kulturaĵoj ne mankis.

230 homoj partoprenis; la kongreso estis seminario; kaj vestis granda privelegio loĝi tie.

Jes; bonega sperto!
 
 

Hodaŭ la evangelia legaĵo priskribis la reveno de Jesuo al Nazareto. La evento ne estis feliĉa; ĉar oni aludis mokeme al liaj metio kaj familio. Strange ĉi tiu skeptikemo pri Nazareto ankaŭ troviĝas en la Malnova Testamento. Jesuo povis fari malmulton pro la sintento de la loĝantoj.

Nia sinteno kiam ni aŭskultas predikaĵon ankaŭ estas grava. Se ni estas negativaj ni ricevos malmulton. Tamen, se ni estas kredemaj kaj pozitivaj estos io en la homilio kiu influos nian spiritan sanon tre pozitive - eĉ kiam la predikaĵo ne estas iel polurita.

La sama principo validas por la tuta Diservo: se ni deziras esti benataj ni beniĝos. Mia amiko kanoniko Claud Broun iam diris al mi: "Ĉiam estas io por vi dum Diservo; Dio tion garantias!"

Jes, Jesuo estis ĉarpentisto dum multaj jaroj, ĉar li devis subteni siajn Patrinon kaj familion; tamen, tio preparis lin por la Granda Entrepreno kiam li instruis homojn kaj predikis la Evangelion!

 
 

La Pentekosta Letero nun estas survojen.

 
 

La Sankta Spirito donu gracon al la Eklezio kaj al ĉiuj kredantoj!

 
Kristo triumfa 04/12/2009
 

Benatan Paskon!

Hodiaŭ ni celebras la Releviĝon de Kristo el la mortintoj.

Ĝi estas fakto sed ankaŭ mistero en l teknika senco; ni neniam povas klarigi tion kio okazis pro la unikeco de la Evento; ĝi estas sankta historio, kiu transcendas ordinaran historion.

Tamen, teologio povas diri ion pri la Evento. Kristo ne nur vivis post la morto; li detruis morton.

Tion farante, li eternigis la krucumadon; ĉar Dio kiu suferas pro pekado esta je la kerno de Kristanismo.

Tial, malgraŭ nia neperfekta scio, ni triumfas; ĉar Vivo triumfas; kaj tiu Vivo estas tie por nia saviĝo.

Haleluja!

 
Karesma Letero 03/05/2009
 

La nuna numero de la Letero de la sekretariino de FBCE nun estas survojen.

Kvankam ĝi malfruas iomete, multaj karesmaj semajnoj ankoraŭ restas!

Mi deziras al vi: fruktodonan Karesmon! Memoru, ke Karesmo enhavas pozitivan flankon, kaj ĝi ne estas tute negativa!

 
 

Pasintan Dimanĉon la predikanto parolis pri prepariĝo antaŭ la Granda Fasto. Iom neatendite li rekomendis la tralegadon de la malnovtestamenta libro Alta Kanto de Salomono.

Li indikis ĝian rimarkindan popularecon en la frua Eklezio.

Li ne konsentis, ke ĝi entute estas alegorio; tamen, li emfazis, ke ĉi tiu pasia homa amo vere estas simbolo de la amo de Dio por la Eklezio kaj individuoj.

Lia sinteno estas, mi pensas, pripensinda.

 
 

Ofte estas senco de melankolio por multaj post Kristnasko. Eble la kialo estas la materiismo de Kristnasko por tiaj homoj. Ĉu eblas forgesi, ke Kristnasko temas pri Kristo? Ĉu homoj eĉ ne vidas lian nomon?

Eblas; sed espereble ne por disĉiploj de Kristo. Kristo troviĝas en la pasinteco, nuno kaj estonteco.

Li benu nin ĉie kaj ĉiam dum la jaro 2008!

 
 

La kialo de la pardonpetoj estas kompreneble la manko de progreso rilate al ĉi tiu retejo: la problemo estis manko de tempo ne manko de entuziasmo. Espereble materialo nun aperos!

Saluton al ĉiuj kiuj faris komentojn!