Hodaŭ la evangelia legaĵo priskribis la reveno de Jesuo al Nazareto. La evento ne estis feliĉa; ĉar oni aludis mokeme al liaj metio kaj familio. Strange ĉi tiu skeptikemo pri Nazareto ankaŭ troviĝas en la Malnova Testamento. Jesuo povis fari malmulton pro la sintento de la loĝantoj.

Nia sinteno kiam ni aŭskultas predikaĵon ankaŭ estas grava. Se ni estas negativaj ni ricevos malmulton. Tamen, se ni estas kredemaj kaj pozitivaj estos io en la homilio kiu influos nian spiritan sanon tre pozitive - eĉ kiam la predikaĵo ne estas iel polurita.

La sama principo validas por la tuta Diservo: se ni deziras esti benataj ni beniĝos. Mia amiko kanoniko Claud Broun iam diris al mi: "Ĉiam estas io por vi dum Diservo; Dio tion garantias!"

Jes, Jesuo estis ĉarpentisto dum multaj jaroj, ĉar li devis subteni siajn Patrinon kaj familion; tamen, tio preparis lin por la Granda Entrepreno kiam li instruis homojn kaj predikis la Evangelion!

 


Comments

yvonne

Tue, 21 Jul 2009 12:25:01

 

yvonne

Tue, 21 Jul 2009 12:30:49

^Cu iuj kromaj legas de tempo al tempo la jenajn leterojn? b.v. enkonduki vin jene. Mi estas certe ke Jean kay David ^satus
la scion ke legantaro fakte ekzistas!

 



Leave a Reply