Pentekosta Letero 2008
FBCE Letero
Pentekosto 2008
Karaj Geamikoj,
Denove estas tempo por nia Printempa Letero. Bedaŭrinde la vetero en Britio ankoraŭ ne estas printempa, eĉ nia sesjara nepino petis: “Kiam venos vera printempo?”, ĉar dum la Pasko-ferioj mankis vizitoj al parkoj kaj eksteraj ludlokoj. Fakte la nenorma vetero memorigas min pri la bonekonata rakonto de Oscar Wilde pri la ĝardeno de la giganto kie la vintro daŭris kaj daŭris. La kialo estis, ke li forpelis la vilaĝinfanojn. La printempaj floroj, burĝonantaj arboj kaj la nestantaj birdoj nur aperis kiam li renkontis la Kristinfanon, kiu deĝeligis la glacion en lia koro kaj instigis lin bonvenigi la infanojn. La giganto trovis, ke tio portis grandan ĝojon al li.
Mi ofte pensas, ke nia mondo estas en kvazaŭa vintra stato, ĉar estas tiom da krueleco, maljusteco kaj avareco. Eble ĉiam estis, sed nun komunikadeblecoj estas tiel efikaj, ke ni havas pli da scio pri ĉi tiuj situacioj. Tamen, baldaŭ estos Pentekosto, ĝoja tempo kiam la lingvo-bariloj falis kaj homoj klare komprenis unu la alian sen Esperanto!
Ĉi-jare nia Ekumana Diservo dum la Brita Kongreso okazos en la mezo de la pentekosta periodo. Ni kunvenos en la Preĝejo Christ Church en Lord Strato, Southport. Lord Strato situas tre apud la kongresejo, kaj ĝi estas la plej bonkonata strato en Southport: larĝa kun belaj konstruaĵoj. La preĝejo mem havas reputacion por sia vivoplena etoso kaj sia etendbrakeco al la ekstera mondo. Ni kunvenos je la 1.30 pm. Nia bonekonata amiko, Tom Neil, predikos, kaj poste estos mallonga Jarkunveno. Christ Church havas kafejon inter 11 am kaj 3 pm; do se vi ŝatus lunĉeti tie vi estos bonvenaj.
Niaj aliaj du Diservoj en 2008 okazos en Skotlando. La kongresurbo estos Inverness. De tie ni aŭtobuse ekskursos al Dornoch, kaj ni esperas aranĝi Diservon en eta preĝejo tie. Dornoch havas belan katedralon, dediĉitan al Sankta Barr. Ĝi datumas de 1222. Madonna edziniĝis tie; ĉu la Sanktulo aprobis mi tute ne scias! Kiel kutime ni aranĝos Diservon en la mezepoka kapelo en la ĝardeno de Scottish Churches House, Dunblane, dum la Skota Studrondo. (Profesoro John Wells gastprelegos.)
Nova retejo nun estas starigita por FBCE; ĝi estas pli facile redaktita ol la antaŭa, kaj la ebleco ekzistas fari komentojn. Ĝi havas sian propran blogon, kaj oni ankaŭ povas aldoni bildojn. Nia prezidanto estas la redaktoro. La nova adreso estas: fbce.weebly.com. La celoj estas tiuj de FBCE: enkonduki Esperanton al la Eklezio kaj Kristanismon al la Esperanto-Komunumo.
Ni esperas ke vi trovos la enmetitan preĝlibreton helpa. Ni baldaŭ sendos donacon al Evidente por la libroj; do vi mem ne devos pagi. Vi povos legi pri la aŭtorino, Jelly Koopmans, en la libreto. Mi bone memoras Jelly; kaj mi certas, ke kelke el vi ankaŭ renkontis ŝin. “Preĝo por ĉiu tago “estas karakterizaĵo de la Reformita Tradicio. Ni devas gratuli Siegfried Kruger kaj Albrecht Kronenberger kiuj reviziis la libreton; ili bone kaj bele faris. Ankaŭ estas tre taŭga, ke Evidente gajnos kiel rezulto.
Diana Richardson nun rezignas de la kasisto-posteno. Diana fideme agis en ĉi tiu rolo dum ses jaroj; ni kore dankas ŝin pro ŝia laboro. Mi faros mian eblon kunigi la du rolojn de sekretario kaj kasisto. Al ĉiuj kiuj jam pagis la kotizon ĉi-jaran ni dankas, kaj al la homoj kiuj ankaŭ sendis donacojn. Mi devas mencii, ke la Alliance Leicester konto ne plu necesas, ĉar la konto ĉe la Bank of Scotland taŭgas por niaj bezonoj. Do baldaŭ la Alliance Leicester konto estos fermita. Nia preferata metodo por la pagado de kotizoj kaj donacoj estas per ĉeko. Membreco de FBCE estas £4.00, kaj la sumo de £15.00 estas por membreco de KELI, kiu inkluzivas abonon al Dia Regno. La redaktoro de Dia Regno, Pavel Polnicky, rajtas esti fiera pri la kvalito de la gazeto.
Mi lasos vin per la vortoj de Bianco da Siena, verkitaj dum la 15a jarcento. Ili ankoraŭ havas signifon hodiaŭ; Montagu Butler tradukis ĉi tiun Pentekostan himnon en Esperanton.
Bondezirojn al vi ĉiuj.
Jean Bisset
Sankta Spirito, vin
Mi petas, trovu min,
Vizitu min per enspirado via!
El mia nigra kor'
Mallumon pelu for,
Ardigu ĝin per sankta flamo Dia.
Senhalte brulu ĝi,
Ĝis ĉiu terpasi'
Fandiĝos en la fajro konsumanta,
Kaj ĉiam pli kaj pli
La vojo antaŭ mi
Heliĝos en la lumo radianta.
Puriĝu mia mens'
De ĉiu peka pens',
Plenigu min sincera humileco;
Ke mi, kun vera sent'
De plej profunda pent'
Lamentu pri la propra neindeco.
Neniam iru for!
Restu en mia kor',
Ke ĝi, al via gloro sopirante
Estu, per via grac',
Ejo de sankta pac',
En kiu enloĝadas vi konstante.