Epifania Letero: 2008
Karaj Geamikoj,
Nun ni estas en nova jaro, kaj ni esperas ke ĝi estos pacplena kaj benata por vi ĉiuj!
La intenco estis sendi novaĵleteron dum la aŭtuno, sed nia familio kreskis en tiu periodo: nia filino naskis ĝemelojn, knabon kaj knabinon, kaj nia bofilino naskis knabeton. Kompreneble la geavoj devis helpi; do ni trovis nin ege okupataj. La infanoj fartas bone kaj nia vivo nun ne estas tiel ĥaosa.
En la lasta jaro okazis en Britio tri diservoj. La unua estis en tre bela, sufiĉe moderna Anglikana preĝejo en Letchworth dum la Brita kongreso. En junio, dum la skota kongreso, ni kunvenis en la Episkopa preĝejo en Lanark. Estis interese, ĉar la pastro tie venas el Svedio. Dum la autuna skota studsemajnfino, ni, kiel kutime, Diservetis en la eta kaverntipa Sankta loko en la ĝardeno de Churches House, Dunblane. Pastro Charles Dornan kapable kaj simpatie gvidis la Diservon. Ĝi estas tre speciala loko kun trankvila etoso. Dum la somero ni vizitis Churches House private; en la bela ĝardeno, nur la dolĉa sono de birdkantado interrompis la kvietecon. Ĝi situas tre apud la belega, impona katedralo de Dunblane, ofte kiam ni estas tie, la sonoriloj de la katedralo vokas homojn al Diservoj au edziĝfestoj.
La ĉeftemo de niaj Diservoj ĉijare estis la abomeno de sklaveco, ĉar ,kiel vi ĉiuj scias 2007 estis speciala memorjaro.Estas tre honta afero ke multe da tipoj de sklaveco ankorau ekzistas hodiaŭ, eĉ en nia propra lando. Estas laudinde, ke ni memoru terurajn eventojn kaj periodojn de amas-suferado, sed la plej grava afero estas, ke ni ne nur memoru sed ke ni lernu kaj promesu neniam ignori au kaŭzi la suferadon de aliaj. Mi legis kun intereso artikolon en Dia Regno, pri memortago por la judoj kiuj suferis je la manoj de la nazia reĝimo, kaj mi pensis kiel, bedaŭrinde, la nuntempaj Israelanoj forgesis la lecionon kaj kaŭzis dum pli ol sesdek jaroj teruran suferadon por la palestinanoj kaj ankorau faras. Ni esperantistoj kiuj kredas pri la frateco de homoj ofte ĉagreniĝas pri tiaj tipoj de situacioj. Baldaŭ en Skotlando ni celebros la naskiĝtagon de Roberto Burns kaj ni devus memori la vortojn de lia poemo en kiu li diras: “Viro vere estas homo”. Rasismon kaj maljustecon ni devas konfronti kiam ni povas.
La monkolekto de niaj Diservoj ni sendas al Evidente. Mi pensas, ke S–ro Jacques Tuinder el Nederlando certe rajtas ricevi gratulojn pro la ne-kalkulebla laboro kiun li faris dum multaj jaroj por helpi blindulojn en multaj landoj. En Dia Regno troviĝas ampleksa raporto pri liaj vojaĝoj kaj streboj.
Dum la somero Marteno Mclelland vojagis al Japanio por la Mondkongreso. Li partoprenis la Diservon tie; sube troviĝas lia raporto pri ĝi. Ni kore dankas lin.
Pri Diservoj en 2008 ni jam havas kelke da detaloj:
Ni esperas okazigi Diservon en Southport dum la brita kongreso. Ĝis nun la aranĝoj ne estas tute klaraj. Je la semajnofino la sesa de junio, la Skota kongreso okazos en Sutherland, kaj parto de la aranĝoj estas vizito al la urbo Dornoch kiu havas belan katedralon. Dum tia vizito ni intencas aranĝi Diservon - probable ne en la katedralo. David Hannah povas doni detalojn pri la kongreso mem. Lia telefon-numero estas 01863 766061. Finfine je la unua semajnfino en septembro, ni denove Diservos en Dunblane. Por detaloj, kontaktu Hugh Reid 01357 523949.
Ĉijare la Keli Kongreso akazos en Slovenio, ĉiuj kristanoj el ĉiuj tradicioj estos bonkore invititaj. Detaloj de Pavel Polnicky , Na Vinici 110/10, 290 01 Podibrady, Ĉeĥio. Tel. 420 325 615 651, e-poŝto [email protected]. Pri Diservo Ekumena en Rotterdamo, dum la Universala Kongreso, ni, ĝis nun, ne havas detalojn.
Ni esperas, ke vi daŭre subtenos nian organizon dum la venonta jaro. Bonvolu sendi la formulon kaj monsumon al mi.
Kun bondeziroj
Jean Bisset
FBCE-Sekretariino.