Rikolta letero 2008
FBCE Letero
Rikolto 2008
Karaj FBCE-anoj,
Nun estas tempo por nia aŭtuna letero: la tempo de la jaro kiam kelke da homoj dolore pripensas la alvenon de la longaj, malhelaj vesperoj, la malvarmaj tagoj kaj noktoj. Aliaj homoj antaŭĝojas la belecon de frostaj matenoj, stelplenitajn noktĉielojn kaj la plezuron de librolegado sidante apud varma fajro. Sed por nun ni povas ĝui la belecon de multkoloraj arboj, kaj esti dankemaj pro la rikoltsezono. Por Kristanoj mi pensas, ke estas nia devo esti pli ofte dankemaj anstataŭ grumblantaj. Se ni konsideras kiom da homoj en nia mondo ne havas eĉ la vivesensaĵojn, ni estas vere bonŝancaj.
Niaj tri Diservoj ĉijare okazis en tri malsimilaj preĝejoj. En junio, la preĝejo kiun ni uzis en Southport estis granda kun plus-aĵoj. Kiam ni estis tie, multe de aliaj aferoj okazis: estis grupkunveno en unu ĉambro, infanoj gaje ludis en speciala ludloko, homoj kunvenis por lunĉi kaj babili kun amikoj. Jen ekzemplo de preĝejo kiu vere etendas siajn brakojn al la ekstera mondo. Nia eta grupo kunvenis en tre taŭga angula kapelo de la preĝejo. Sur la muro tie pendis granda banderolo montranta simbolojn de paco kaj la Sankta Spirito. Estis interese, ke tie tre moderna preĝejo estis konstruita por anstataŭigi la antikvan kiu estis fakte konstruita sur sabla parto de la urbo. Jen nuntempa ekzemplo de la Jesua parabolo! Nur la turo de la antaŭa preĝejo restas. “Women Aglow” ankaŭ kunvenis en Southport dum la sama semajnfino. Elizabeth Stanley parolis al la tuta ĉeestantaro, menciis Esperanton, kaj donis bondezirojn de FBCE; kaj ili reciprokis kaj promesis preĝi por ni.
En junio dum la Skota Kongreso ni ekskursis al Dornoch norde de Inverness; tie nia grupo vizitis la tre imponan mezepokan Katedralon. Poste ni Diservetis en la eta Episkopa preĝejo. Pastro Mel partoprenis; li havas tre bonan lingvo-kapablecon. Li aparte interesiĝas pri la skotgaela lingvo, spite de la fakto, ke li estas el Kanado. Post kelke da minutoj, mi rimarkis, ke li bone kaj bele kantis, uzante nian Esperantan Diservfolion.
Kiel kutime, dum la Skota Studsemajnfino en Dunblane, eta Diservo okazis en la ĉarma kapelo en la ĝardeno de Scottish Churches House. Je la sabato ni ciuj vizitis la belan boskan urbeton, Bridge of Allan. Unu el niaj celoj tie estis la paroĥa preĝejo. Ĝi havas specialan intereson, ĉar Charles Rennie Mackintosh desegnis kelke da mebloj. Ni ĝuis tre bonan viziton tie: tre bonvenigaj homoj akceptis nin, klarigis multon kaj provizis kafon kaj biskvitojn- tre akcepteble! La vetero estis mirinde bona, ni certe estis bonŝancaj elekti tian perfektan septembran tagon.
La sumo de niaj oferdonacoj kolektitaj dum la tri Diservoj estis £100.00, kiu estis sendita al Evidente.
En ĉiuj preĝejoj ni faris donacon de la preĝlibro de Jelly Koopmans; kaj ili estis bone akceptitaj. Nun estas nova pastrino en la preĝejo, St. John the Baptist, en Barlastono. Ni renkontis ŝin kiam ŝi predikis tie por la unua fojo en junio; ŝi ĉarme akceptis nian donacon de la preĝlibro.
Mi esperas, ke la kongreso en Salisbury allogos vin. Ĝi estas ege bela vizitinda loko. Nia
Diservo tie okazos en la kapelo de kolegio Sarum mem. Ĝi datumas de la viktoriana epoko, kaj estas elstara verko de la arkitekto, William Butterfield, kiu ankau estis la arkitekto de la Katedralo de la Insuloj en Millport. Geoffrey Wood kaj Martyn McLelland respondecos pri la Diservo. Dum la kongreso ni volas fari omaĝon al George Herbert; eble vi konas la nomon ĉar kelkaj el liaj poemoj estas kantitaj, kaj estas trovitaj en diversaj himnaroj. Li estis Anglikana pastro kiu loĝis ne tro for de Salisbury. Laŭ mia scio neniuj el liaj poemoj estas tradukitaj en Esperanton, sed John Francis akceptis la defion kaj nun laboras traduki tri poemojn. Do, espereble estos ebleco aŭskulti ilin en Salisbury. Certe estos bone se ni havos novan tradukon de anglalingva poezio dum la 150a celebro de la la viro, kiu faris la unuan tradukon de La Malnova Testamento – Ludoviko Zamenhof mem.
Sube troviĝas originala aŭtuneca poemo de Hilda Dresen el Estonio por via plezuro.
Jean Bisset
Aŭtuna krepusko
Trankvilo de krepusko milda,
de krepusk' aŭtuna,
nek homparol', nek voĉo birda
sur ale' senluma.
De ie vibras kuprasone
plendo sonorila,
ekfloras en la kor' burĝona
unu rev' sopira,
sopiro, kiu ne ekfloras
dum printempo suna,
aŭtune nur ĝi eksonoras
en la kor' aŭtuna.