Kongreso en Jokohamo 2007
Diservo dum la jokohama universala kongreso
Kiam mi vojaĝis al la Israelo (la Sankta Lando!) en 2000 seniluziigis min la malkutima manko de ekumena Diservo por la tiea UK. Tamen, malgraŭ la fakto, ke Japanio ne estas Kristana lando, kel ero de la 92a UK, ĉi-jare oni sukcese okazigis ekumenan Diservon en tipa Presbiteriana Preĝejo Shiloh (japane Ŝiro-Kjookai) en Jokohamo, 20 minutojn piede for de la kongresejo. Ĝi okazis dimanĉon la 5an de aŭgusto je la 15h00, kaj pro la ekstera humida varmego, oni rekomendis, ke partoprenantoj utiligu taksion por atingi ĝin; tion mi faris.
Kontentige bone ni diversnaciaj samideanoj plenigis la preĝejon, kie ni ĝuis Diservon seneŭkaristian, gvidatan de fidelaj ekumenistoj Bernard Eichkorn kaj Gerrit Berveling, inkluzive tradiciajn erojn kiel himnojn kaj legaĵojn el Adoru kaj Biblian legaĵon. La evangelio laŭ s-ta Johano pri la geediziĝa festo en Kana Galilea provizis temon por prediko de Gerrit Berveling. Koran gratulon al la japana samideano, kiu krom ludi orgenon, disponebligis por nia uzo de la preĝejo.
Marteno McClelland